La Nov-Jorkia Esperantisto

La Nov-Jorkia Esperantisto estis bulteno raportanta pri la esperantaj eventoj kaj agadoj, kiuj okazas en la ŝtato Nov-Jorkio. Ĝin eldonis la Esperanto-Societo de Sirakuso, kunlabore kun la Esperanto-Societo de Novjorko, Esperanto-Klubo de Bufalo, kaj Mohawk-Hudson Esperanto Club. La Nov-Jorkia Esperantisto aperis ekde majo 2017 ĝis la koronavirusa pandemio en 2020.