Pri la Esperanto-Societo de Sirakuso

La Esperanto-Societo de Sirakuso estas grupo por personoj en Sirakuso kaj Centra Nov-Jorkio kiuj interesiĝas pri studi, paroli, kaj antaŭenigi la uzon de Esperanto. Niaj esperanto-temaj eventoj kaj ĉiumonataj renkontiĝoj estas oportunoj por renkonti novajn amikojn kaj ekzersi sin pri la lingvo.

Pri Esperanto

Esperanto estas speciala lingvo. Ĝi nek estas oficiala lingvo de ajna lando nek apartenas de iu etna popolo. Esperanto estas planita lingvo. Ĝi estis koncipita, kreita, kaj instigita por helpi tramondan komunikadon kaj promoci interkomprenadon.

Esperanto estas fama pro sia logika konstruo kaj sia facila lernebleco komparite al aliaj lingvoj. Fakte, oni povas lerni Esperanton pli rapide ol naciaj lingvoj, kiel la franca kaj la germana.

Milionoj da homoj tra la mondo parolas Esperanton. Ĝi estas vigla kaj vivanta lingvo, kiun oni uzas ĉiutage por komerci, verki poezie, renkonti novajn amikojn, vojaĝi, kaj fari la aliajn mirindajn lingv-temajn aferojn.