Unua Numero de La Nov-Jorkia Esperantisto

La Nov-Jorkia Esperantisto

Ĉu vi scivolas pri tio, kio okazas en la ŝtato de Nov-Jorkio? Satigu vian kuriozecon per la unua numero de La Nov-Jorkia Esperantiso, kiu estas nun elŝutebla. La bulteno raportas pri esperantaj eventoj kaj agadoj, kiuj okazas en la Imperia Ŝtato, kaj ĝin eldonis po du fojoj jare la Esperanto-Societo de Sirakuso kunlabore kun la Esperanto-Klubo de Roĉestro kaj la Esperanto-Societo de Novjorko.

Esperantisto de Estonio Vizitis Sirakuso

Aare Metsamärt

Vojaĝinte per Pasporto Servo, esperantisto Aare Metsamärt de Estonio gastis kelkloke en Nov-Jorkio, inkluzive Novjorko, Roĉestro, kaj Sirakuso. Li alvenis en Sirakuso la 28an de aprilo, kie lia ekskurso konsistis el partopreni en manifestacio por montri subtenon kontraŭ tutmonda varmiĝo, promeni laŭ la lago Onondaga, spekti filmojn, manĝi ĉe kelkaj restoracioj, kaj renkonti lokajn esperantistojn. “Mi surpriziĝis pri tiom multaj junaj esperantistoj loĝas en Sirakuso,” diris Metsamärt. ”Esperantistoj en mia lando pli malpli maljunas. Esperanto vere viglas ĉi tie.”

Ĉiuj Verkoj de Zamenhof Estas Legeblaj

D-ro L. L. Zamenhof

Lige al la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, la viena Esperanto-Muzeo celis ĉi-jare prezenti ĉiujn verkojn de Zamenhof, aperintaj ĝis 1930, kiuj troviĝas en ilia kolekto, en la interreto. 125 libroj jam estas libere kaj senpage legeblaj en la retejo de la muzeo. Kelkaj ankoraŭ sekvos dum la venontaj semajnoj. Vi povas legi la kolekto ĉe: www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof.

Fonto: Novaĵservo Ret-Info/Lingvo-Studio

$5 Membreco al Esperanto-USA

Markemblo de Esperanto-USA

La enkonduka membreco al Esperanto-USA estas havebla por iu ajn kiu finis la esperantan kurson de Duolingo kaj ne jam estas (kaj ne estis) membro de la organizo. La membreco provizas ĉiujn rajtojn, kiuj estas listigitaj en la kategorio “12-Monataj Membrecoj”, kaj estas bonega ofero por novaj esperantistoj! Por pli da informo, vizitu la retbuteko de Esperanto-USA.

Fonto: Duolingo.com, Esperanto-USA

Paralela Universo en Watkins Glen

Esperantistoj en Watkins Glen

Situante apud la suda bordo de la lago Seneko, la vilaĝo de Watkins Glen gastigis la Paralelan Universon eventon de ne-metropola Nov-Jorkio. Dek du esperantistoj partoprenis, veninte de Sirakuso, Roĉestro, Tonavando, Kortlando, kaj Elmiro, kaj ĝuis marŝadon en la ŝtata parko de Watkins Glen. La evento estas unu-taga festo pri Esperanto, okazante en kelkaj lokoj en Nord-Ameriko, por ke personoj havu okazon por paroli esperanton kaj amikiĝi. Kunvenoj okazis samtempe en 25 urboj, inkluzive Seatlo, San-Francisko, Fenikso, Aŭstino, Kansasurbo (Misurio), Ĉikago, Atlanto, Nov-Jorko, Toronto, Montrealo, Santiago de Querétaro Meksiko, kaj Havano Kubo. La ne-metropolan eventon organizis la Esperanto-Klubo de Roĉestro kaj la Esperanto-Societo de Sirakuso.