$5 Membreco al Esperanto-USA

Markemblo de Esperanto-USA

La enkonduka membreco al Esperanto-USA estas havebla por iu ajn kiu finis la esperantan kurson de Duolingo kaj ne jam estas (kaj ne estis) membro de la organizo. La membreco provizas ĉiujn rajtojn, kiuj estas listigitaj en la kategorio “12-Monataj Membrecoj”, kaj estas bonega ofero por novaj esperantistoj! Por pli da informo, vizitu la retbuteko de Esperanto-USA.

Fonto: Duolingo.com, Esperanto-USA

Paralela Universo en Watkins Glen

Esperantistoj en Watkins Glen

Situante apud la suda bordo de la lago Seneko, la vilaĝo de Watkins Glen gastigis la Paralelan Universon eventon de ne-metropola Nov-Jorkio. Dek du esperantistoj partoprenis, veninte de Sirakuso, Roĉestro, Tonavando, Kortlando, kaj Elmiro, kaj ĝuis marŝadon en la ŝtata parko de Watkins Glen. La evento estas unu-taga festo pri Esperanto, okazante en kelkaj lokoj en Nord-Ameriko, por ke personoj havu okazon por paroli esperanton kaj amikiĝi. Kunvenoj okazis samtempe en 25 urboj, inkluzive Seatlo, San-Francisko, Fenikso, Aŭstino, Kansasurbo (Misurio), Ĉikago, Atlanto, Nov-Jorko, Toronto, Montrealo, Santiago de Querétaro Meksiko, kaj Havano Kubo. La ne-metropolan eventon organizis la Esperanto-Klubo de Roĉestro kaj la Esperanto-Societo de Sirakuso.

Daisy’s Way Home

Afiŝo de Daisy’s Way Home

Sendependa filmfaristo Preston Wilson petis helpon de la Sirakusa Esperanto-Societo por traduki kaj prononci dialogon de sia plej freŝa filmo, Daisy’s Way Home (La Vojo Hejmen de Daisy). Tiu scienc-fikcia filmo rakontos pri Daisy (rolas Emily Mahoney), juna intergalaksia misiisto de arto, kiu estas perdita en korupta mondo, tirita inter homa naturo kaj sia destino, kaj serĉas vojon al sia vera hejmo. Wilson trovis inspiron en la fama esperanta poemo La Infana Raso de William Auld. Membroj de la societo estas feliĉaj por partopreni en la projekto kaj atendas sukcesan spektiĝon je la jarfino.

Senkrokodila Semajnfino en Roĉestro

Esperantistoj en Roĉestro

Esperantistoj loĝante tra Nov-Jorkio, kaj kelkaj de Vaŝingtono, kunvenis en Roĉestro, Nov-Jorkio, pro la Senkrokodila Semjanfino la 30an kaj 31an de januaro. La semajnfino oferis multegajn oportunojn por sperti la urbo—sabate la partoprenantoj vidis la imponan balon-skulptaĵon de Airigami, vidis la ponton Sister Cities kaj akvedukton de Broad Street, kaj festumis, kaj dimanĉe ili promenis laŭ la kajo de Lago Ontario kaj konkuris per elektraj aŭtetoj. La eventon ĉeestis bona miksaĵo de spertuloj kaj novuloj kaj ĉiuj ĝuis interkonatiĝi per la internacia lingvo. Kune la eventon organizis la Esperanto-Klubo de Roĉestro kaj la Esperanto-Societo de Sirakuso.

Senkrokodila Semajnfino en la Pen-Jorkia Valo

Esperantistoj en la Pen-Jorkia Valo

Du ŝtatoj, du tagoj. Je la 12a kaj 13a de septembro, esperantistoj de Sirakuso, Roĉestro, Binghamtono, kaj Elmiro, Nov-Jorkio, kaj de Sejro, Pensilvanio, partoprenis en sekrokodila semajnfino en la Pen-Jorkia Valo. La programo konsistis el vizito al la Muzeo kaj Scienc-Centro Roberson, naĝado, vizito al infana bestoĝardeno, kabloglitado, kaj kompreneble multa da Esperanto-parolado! La eventon organizis la Esperanto-Klubo de Roĉestro.