Kio Estas Esperanto?

Esperanto estas internacia lingvo, farite de D-ro Ludoviko Zamenhofo en 1887, kiu celas plibonigi komunikadon kaj interkomprenon. Ĝi estas vivanta lingvo, kiun oni uzas kiel komuna dua lingvo por komuniki kun alilanduloj. Parolantoj de Esperanto (kiujn oni nomas Esperantistojn) estas trovebla en pli ol 135 landoj.

Kial Esperanto?

Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj pro sia regulara kaj simpla gramatiko. Fakte, oni taksas, ke Esperanto estas ĝis 4 aŭ 10-foje pli rapide lernebla ol etna lingvo. La lingvo ankaŭ apartenas al ĉiuj, ne nur al popolo de specifa grupo aŭ lando. Ĝi staras kiel neŭtrala dua lingvo, kaj ĉiuj povas komuniki sen perde sian kulturan identecon.

Membriĝu!

La Esperanto-Societo de Sirakuso estas grupo por personoj en Sirakuso kaj Centra Nov-Jorkio kiuj interesiĝas pri studi, paroli, kaj antaŭenigi la uzon de Esperanto. Ni gastigas renkontiĝojn ĉiumonate, kaj komencantoj kaj scivolemuloj ĉiam estas bonvenataj.